Fermu 2023,

Planu 2024

Fermu 2023,

Planu 2024

Fermu 2023

Planu 2024

Novjaraj promesoj ne funkcias. JarKompaso jes — al pli ol miljono da homoj tra la mondo ekde 2012.

Elŝutu la libreton (ĝi estas senpaga!) Lernu pli

Kio estas JarKompaso?

JarKompaso estas senpaga libreto kiu helpas al vi repensi pri via jaro kaj plani la sekvan. Kun aro da atenteme elektitaj demandoj kaj ekzercoj ĝi helpas al vi malkovri viajn proprajn vivkutimojn kaj dizajni vian idealan jaron por vi mem.

Lernu de viaj eraroj, festu viajn venkojn kaj planu la vojon kiun vi deziras paŝi. Ĉio kion vi bezonas estas kelkaj trankvilaj horoj kaj nia libreto.

Novjaraj promesoj ne funkcias. JarKompaso jes — al pli ol miljono da homoj tra la mondo ekde 2012.

Aliĝu al ni kaj dizajnu vian idealan mem!

1) Elektu vian lingvon

Ĉu vi ne vidas vian lingvon? Helpu al ni krei tradukon!

2) Elektu formaton

Se vi volas plenigi la libreton manskribante.

3) Elektu grandecon

Malgranda libreto, faldebla.

Rigardu niajn gvidliniojn por printado por senstreĉa sperto!

Elŝutu vian libreton
(Estas tute senkosta!)

Ĉu vi ŝatas kion ni faras? Iĝu nia subtenanto!

La JarKompaso teamo estas malgranda kun granda celo: ni celas alporti memkonon al tiom da homoj ĉirkaŭ la mondo al kiom eblas. Se vi volas helpi nin kaj aliulojn tiam ĉi tie estas kelkaj eblecoj kiel vi povas subteni nin.

Iĝu patrono

Jam ekzistas kelkaj dediĉitaj homoj kiuj subtenas la daŭran laboron de JarKompaso ofertante 1$ monate tra nia Patreon retejo. Tiuj etaj kontribuoj multe helpas. Se vi volas aliĝi al nia grupo de patronoj —kaj ekhavi kelkajn aldonajn donacetojn— iru al la paĝo en Patreon; ni volonte revidus vin tie!

Aŭ tute ne faru tion

Ni aprezas se vi povas subteni nin, sed estas tute en ordo se vi ne povas aŭ volas. Ni jam pri tio tre ĝojas ke vi estas ĉi tie, uzas la libreton kaj espereble trovas iom da paco, inspriĝo kaj solvoj.

Vidu kion la aliaj pensas pri JarKompaso